Eolia modalo

Bildigo de la eolia gamo. (Klarigo)

La eolia modalo estas unu el la aŭtentaj modaloj, kiujn en la 16-a jarcento kompletigis Glarean. El ĝi eliris nia nuna tonala genro minoro. Ĝia gamo enhavas duontonojn inter la dua kaj tri samkiel inter la kvina kaj sesa ŝtupoj, la aliaj intervaloj estas plentonaj paŝoj. Karakteriza estas la eta trito.

La eolia gamo ekestis en antikva Grekujo kiel variaĵo de la malnova hipodoria modalo. Unu el la diferencoj inter la eolia modalo kaj la pli malfrua tonala genro minoro estas tiu, ke la modala muziko senescepte celis la melodiajn, la maĵorminortonala tamen ankaŭ la harmoniajn aspektojn.

Ekzemplo por la uzado de eolia modalo estas la popolkanto Es ist ein Schnitter, heißt der Tod (Regensburg 1637).


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy